Komputada leksikono
de Sergio
Pokrovskij
Redakcio dudek tria
Novosibirsk, 2000-07-11
UDK 681.3(038)=089.2
La verko entenas 2518 komputadajn terminojn en
Esperanto kun difinoj kaj klarigoj en tiu lingvo. Precipe atentitaj estas la
bazaj nocioj de teoria komputiko, diskreta matematiko, programado, personaj
komputiloj, surtabla tipografio. Laŭeble la programada temaro estas
prezentita en Paskalo (esperantigita Pascal), kaj la verko entenas
priskribon de ĉiuj nocioj de tiu programlingvo. Ĉe la esperantlingvaj
artikoloj estas indikitaj la respondaj anglaj termintradukoj; krome, en la
alfabeta ordo estas donitaj la Esperantaj tradukoj de 2595 anglaj terminoj.
Tial la leksikono uzeblas kaj en angla-Esperanta, kaj en Esperanta-angla
tradukoj.
Estas libroforma eldono de la Leksikono
([KL10]; elĉerpita).
Lumdiskan eldonon de la
Leksikono prezentas EspeRom [KL13].
This «Dictionary of Computing»
contains 2518 terms and definitions in Esperanto. Special consideration is
given to the basic notions of theoretical computing science, discrete
mathematics, programming, personal computers and desktop publishing. The
programming topics are mostly presented in a version of Pascal, and the book
gives a complete description of all the notions of this programming
language. The Esperanto articles are followed by English
translation of the headwords; and conversely, Esperanto translations are
provided for 2595 English terms in an alphabetic index. Therefore it is
possible to use the lexicon for both English-to-Esperanto and
Esperanto-to-English translation.
There is a printed version of this lexicon ([KL10]; presently out of print).
Version 13
of this lexicon is available on CD ROM [KL13].
La TTT-eldono de la Leksikono troveblas per jenaj adresoj:
- en la Latina-1a = ISO-8859-1
- http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/Lat1/ (aŭ kun kadroj).
- en la Latina-3a
- http://machno.hbi-stuttgart.de/esperanto/esperom/vortaroj/leksikon/kovrilo.htm
(la redakcio 13-a).
- en Unikodo (UTF8)
- http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/UTF8/ (aŭ kun kadroj).
Se vi povas kaj volas disponigi al la mondo
TTT-kopion (spegulon) de la Leksikono en via
TTT-ejo, bv skribi al Sergio Pokrovskij ("pok" heliko "iis.nsk.su"), por ke mi povu mencii
vian TTT-ejon en la listo kaj sendadu al vi la ŝanĝojn.
© S. B.
Pokrovskij 1995–1999