"; mHeader2(); mElektilo(1); ?>
Nekredeble estas ke nenio estis tradukita de tiu cxi auxtoro, fama pro polemiko kontraux cxiu, verkisto de libroj kiel 'La malhela cxambro de Damoklo', 'Mi cxiam pravas' kaj 'Cxiam sen dormo'. Lin oni konsideras unu el la plej gravaj, kune kun Reve kaj eble Mulisch, Nederlandaj verkistoj de post la dua mondmilito.
Do, mi rigardis en mia librosxranko kaj sercxis la plej maldikan verkon lian kiun mi havas, kaj ektradukis:
`Ek Bruncxjo, rapidu al la vilagxo por mi, cxar mi ne plu havas
alumetojn.'
`Jes, panjo,' Bruncxjo Urso diras, `mi revenos plejeble baldaux.'
Tia ankaux mi estis.
Sed kiam mi farigxis sesjara kaj ekdevis iri al lernejo, mi kontaktigxis kun la
masiva solidareco de la malsagxuloj, kaj tiu kontaktigxo farigxis kolizio.
Kial kolizio?
Eble mia manko estas ke mi deorigine ne havas antauxjugxojn, cxiam
komence supozas ke oni ne mensogas al mi, ke oni ne diras sensencajxojn
al mi, tiel ke nur kiam jam tro malfruas, mi ektimas kaj debaraktas
min de trompinto aux imbecila giganta polipo.
Mia lernejo staris en la mezo de per brikoj pavimita interna placo,
cxirkauxbarita de tabulbarilo odoracxanta kiel putranta ligno. Malantauxaj
fasadoj de altaj apartementacxaroj cxirkauxis gxin de cxiuj flankoj. Je
iliaj lignaj verandoj cxiam plenige pendigxis lavitajxoj. Tion oni
fiksrigardis, kiam oni ne atentis en la klaso. La malseko ne povis
eskapi, litkovriloj kaj vestoj sekigxis ecx ne en tagoj.
Angulo de la placo, lasita nepavimita, servis kiel sabloludejo kaj laux
la barilo kusxis strio de nigra tero, kiu estis dividita en liliputajn
gxardenetojn.
Du knaboj kune ricevis tian gxardeneton. La knabo kun kiu mi devis
dividi mian gxardeneton havis krudajn rugxajn manojn kaj kvankam li
versxajne estis samagxa kiel mi, li tamen estis kapon pli alta ol mi. Mi
devas penegi por rememori kiel li nomigxis. Li estis la filo de
leterportisto. Klein. Sed lia antauxnomo? Ah jes. Marinus.
El plataj skatoloj la instruistino distribuis malgrandajn plantojn,
neforgesuminojn, kiujn ni povis planti en la gxardeneto. Kune kun
Marinus Klein mi plantis tiujn sensignifajn plantetojn en tiu malpura
gxardeneto. Kial kune kun Marinus Klein? Ne nur liaj manoj estis rugxaj
kaj krudaj, li ankaux estis malsagxa. Tio cxi havis la avantagxon ke li
obeis miajn ordonojn. Li estis la ununura kun kiu mi bone akordis, cxar
li pretis obei min. Cxar mi dresas neniun. Ne mi encerbigis al Marinus
ke li estas malsagxa. Mia eraro, mia falilo, mia nepardonebla manko
nome estas ke nature mi tute malhavas cxiun persvadopovon. Kiu ne, kiel
Marinus Klein, deorigine scias ke li cxiam malpravas, tiu ne lasas sin
esti persvadita de mi!
Vere estas bonsxanco ke neniam mi estis en pozicio en kiu mi
respondecus por aliaj. Bonsxanco sed tamen eble ne hazardo. Povus esti
simple sekvo de mia handikapo, de mia manko de persvadopovo.
Se ekzemple mi estus kapitano sur sxipo, kaj la sxipo ensxtormigxus, mi
ordonus fermi la ferdekpordojn, kaj la unua stiristo dirus `Li
babilus, tiu maljunulo! Lasu tiujn ferdekpordojn malfermaj.' Se ili
ne estus malfermaj, li intence malfermigus ilin. Ni pereus kun viroj
kaj varoj.
Nur la helpisto de la kuiristo kredus min, sed helpisto de kuiristo ne
povas ordoni pri la ja aux ne fermado de la ferdekpordoj. Min kun tiu
helpisto la turbulanta tornado trenegus de la ferdeko kaj gxi mergus
nin en la turbulantan oceanon. Li krocxus sin al mi, je Dio, eble ecx
estas fi-gejo. Li krius en mian orelon: `Vi pravis kapitano! Ankaux mi
dum la tuta tempo pensis ke la ferdekpordoj estu fermotaj!'.
Kun mia pravo el la busxo de la helpisto de la kuiristo, mi
alfundigxus. Kompreneble la stiristo lastmomente estus savita per
helikoptero, tiaj aferoj cxiam okazas. Sendifekte alveninta sur la seka
tero, li asertus ke lia kapitato ordonis malfermi la
ferdekpordojn. Mi kusxas kun miaj pulmoj plenaj de sala akvo sur
la fundo de la Pacifiko, ne mi kontrauxdiras. Mia nomo estos tre
malhonore registrita en la navigada historio.
Sed mi ne farigxis kapitano, mi estis sepjara. Tiuagxe mi eble ja ankoraux deziris farigxi kapitano, sed cxiuokaze, ecx tiam mi ne kapablus trovi homepikon je kiu mi povus kalkuli.
Mi kun Marinus Klein staras sur la kvadratmetro de humo, kiu cxiam estas en la ombro de la altaj apartementacxaroj. Mi montras al Marinus kie li plantu la neforgesuminojn, alterne rugxajn kaj bluajn ekzemplerojn.
Kiam la sekva sceno okazis, mi versxajne forestis kelkajn momentojn, mi lasis
Marinus-on sola en la gxardeneto, mi estis aliloke. Kie? En la necesejo? Bone,
en la necesejo.
Je mia konsternigxo mi vidas, reveninte, ke Marinus nun okupigxas pri io
pri kio mi diris neniun vorton! Li prenis sitelon da sablo el la
sabloludejo. Li okupigxas pri sxutado de sablo dur la humon per sia
sxovelilo.
`Hej, cxu vi frenezigxis, Marinus? Cxu vi ne scias ke sablo estas malfekunda? Cxu
vi volas tiele mortigi la plantojn?
Li trankvile plusxutadas la blankan sablon sur la nigran humon. Kaj lia respondo
konsistas el nur du vortoj:
`Cxiu faras'.
Mi cxirkauxrigardas.
Cxiuj ili prenis sablon el la sabloludejo, cxiuj jxetacxas sablon sur siajn
gxardenetojn. La disdonitajn plantetojn jam delonge ili distretis. Ili konstruas
fortikajxojn kaj kastelojn, kaj batas unu la alian sur la kapon per siaj
sxoveliloj. Ili postkuras unu la alian, ili desxiris la florojn de la plantetoj
kaj enigis tiujn en siajn harojn. Mi ekploras.
Mi tiom imagis al mi: gxardenojn plenajn de floroj cxirkaux la ludejo kiu cxiam
kusxas en la ombro de la odoracxaj domoj. Ecx pli: hejme mi metis blankajn
fazeolojn inter malsekajn vatojn por gxermi. Jam monatojn mi planadas
planti unu terpomon, ne pli ol unu, en la gxardeneton kaj venontjare
suprizi mian patrinon per sako da memkulturitaj terpomoj. Terpomoj de
propra tero sur la tablo en senternivela domo, triaetagxa, tio neniam
antauxe okazis. Eble tiam sxi ne povas preterlasi finfine suficxe ami
min, eble tiam ili pardonos min ke mi kostas manplenojn da
mono, kiel mi auxdas cxiutage.
Sed kiel tio povas sukcesi cxi tiel? Se stulta Marinus nur obeas min
kiam ne cxiu agas same malsagxe kiel li?
Larmanta mi sonirigas cxe la fermita lerneja pordo. Estas jam longe
post la kvara, sed la porda estas malfermata, la lernejestra
evidentigxas ne jam hejmirinta. Mi timas tiun viron. En la centro lia
kapo estas senhara, sed estas ankoraux kelkaj lanecaj bukloj super liaj
oreloj, tiel ke tiuj aspektas kiel oreloj de besto. Kvadrateto da
haroj sub lia nazo, impresigas ke li suprentrenis sian naztruon ecx pli
malestime ol li vere faris. Li parolas per Groningena akcxento, kiu sonas
moke ankaux kiam gxi ne tiel celigxas.
`Cxu ploracxado?'
Mi klarigas al li tion kion faris Marinus. Miaj okuloj estas samaltaj
kiel la ora horlogxo-cxeno sur lia vesxto. Li cxirkauxrigardas kaj vidas ke
la knaboj cxiuj faras same. Li pravigas min, sed ne elektas mian
flankon. Li diras: `Vi 'stas sagxa knabo, Kompreneble, Ricxardo, sablo
'stas malfekunda, ti'n vi bone memoris, sed ja ne cxiu faru ti'n ki'n
vi deziras? La gxardenetoj ankaux estas por ludado. Kaj nun cxesu la
ploracxad'n, cxar knabo knabo,
ha ha, kiom malbel'n vizagx'n vi havas kiam vi tiel ploretadas.
Mi eliras la pordegon, volas hejmen. Mi logxas proksime de la
lernejo. La Pieter-Langendijk-straton, preter la angulo, en la Unuan
Helmers-straton.
Cxiuj stratoj en la kvartalo en kiu mi edukigxis, estas nomitaj laux
sesarangaj verkistoj. Per ne malpli ol tri stratoj la komunumestraro
honoris Jan Frederis Helmers, kiun neniu ankoraux legas. En la unua el
tiuj mi logxas.
Mia patrino plenigas la teujon per bolanta akvo el la kaldrono kaj
demandas kial mi ploras. Sxi resurforneligas la kaldronon kaj kun la
teujo iras al la logxocxambro dum kiam mi rakontas.
Kvankam sxi mem estis instruistino kaj do bone scias ke plantoj ne
volas kreski en sablo, sxi diras: `Ja neniam vi povas ludi kun aliaj
infanoj.'
Mia pravo interesas neniun. La sola ilia zorgo estas ke mi bonkondute ludu kun aliaj infanoj.
Okazis tio cxi en majo aux junio, cxar matene, kiam mi vekigxas, mi auxdas kriantan viron en la strato, kiu malrapide preteriras kun pusxcxareto plena de fragoj.
La sekvan matenon mi iras pli frue lernejen ol kutime. Enlite mi bone
pripensadis kaj konkludis ke multo saveblas de la gxardeneto. Kiam mi
trapordigxas, estas ankoraux tiom frue, ke unuafoje mi estas sur la
strato samtempe kun la vendisto kiu pusxas la longan pusxcxareton plenan
de korbetoj kun fragoj. Li malrapide metadas siajn piedojn kaj
suprenrigardas ambauxflanke. Lia voko tonas kiel tritona minora
auxtomobilhupo. Poste ankaux mi bezonos pusxcxareton por hejmigi la
fragojn el mia propra gxardeno.
En mia posxo mi havas malnovan stanan kuleron. Per tiu mi singarde
sxovelos la sablon de la tero. Ne necesas tute elgxardenetigi. Preta
fari ankaux ion laux placxo de Marinus Klein, mi skrapkolektos la sablon,
mi konstruos vojetojn inter la nigraj bedoj en kiuj kreskos la fragoj,
la faboj, la terpomo kaj la bluaj kaj rozkoloraj floretoj. Cxu
neforgesuminoj, aux estis lekantoj aux alia sentimentala specio? Padoj
el sablo inter ili, jen la solvo.
Sed kion vidas mi, trapordegigxinte, sur la ludejo? Ne estis mi la
sola, kiu ideis frue iri lernejen por ankoraux esti iomtempe en sia
gxardeneto. Kiu forplukis cxiujn la floretojn en mia gxardeneto? Mi po
unu rigardas la plantetojn kaj ne povas malkovri ankoraux ecx unu
floreton. En la aliaj gxardenetoj la knaboj per sxoveliloj batas unu la
kapon de la alia, jxetas sablon unu al la alia, fosas tiom profunde ke
bruna akvacxo elfontas.
Malrapide mi iras preter la gxardena strio, kun miaj piedoj
kvazauxtoroporantaj. En mia nuna memoro, estas tiel ke cxiuj infanoj
turnis sian dorson al mi. Mi provas ne larmi, sed sukcesas. Tamen mi
ne vere ploras, cxar miaj pensoj ne cxeestas mian aflikton, kiel
dormiranto. En mia memoro estas (sed versxajne mi fikcias) kvazaux mi
tiris la manikon de cxiu knabo, kvazaux mi demandis: `Ho, bonvolu
komplezi diri al mi kial vi forplukis la floretojn de miaj plantoj?'
`Ne estis mi. Forfikigxu.'
`Ahx, do eble vi afablus al mi kompleze diri, cxu vi sxance vidis kiu
ja faris?'
`Nenion mi vidis kaj forfurzu, lekacxanto!'
Mi bedauxras ke estas tiom multe da knaboj, alikaze mi arbitre
elektus unu kaj akuzi lin pri la misago. Mi provus strangoli lin,
memtrompante pensas mi, se nur mi scius kiu faris.
Tamen tiuepoke foje okazis ke mi luktis - ankoraux kapablante forgesi
ke mi ne multe pli povas ol esti venkata.
Mi iras de unu al alia. En neniu el la gxardenetoj ankoraux floreto
troveblas.
Kion mi sola tiom prilamentas?
Fine mi renkontas Marinus-on Klein.
`Kien malaperis la floretoj, Marinus?'
Marinus scias. Li propramane forplukis ilin. Tio estas pli bona por la
plantoj, li diras, tiam baldaux venos novaj floretoj.
Kion li celas? Novaj floretoj? Plantoj je ne senpere ekhavas florojn?
Cxu mi atendu gxis venonta printempo? Cxu li pensas ke tiom longe mi
povas atendi?
Mi komencas klarigi al li ke floroj ne senpere kreskas el plantoj, ke
unue estu burgxonoj, kaj tiel plu.
Aliaj knaboj cxirkauxkolektigxas.
Marinus Klein nun kontrauxdiras min. li ne ekscitigxas. Li tiom
malvigle parolas kiom cxiam, estas io virta en lia rigardo, kio estas
des pli konsterna, cxar trankvilo kaj malesto de vocxplilauxtigo ja
estas signoj de la pravo.
Tio kion mi diras tute ne estas vera. Estas eble, li asertas, ke
senpere reaperos floretoj el la tigoj kiujn li
senflorigis. Malnecesas por tio burgxonoj. Li certas! Li demandis
sian patron. Lia patro estas pli forta ol mia. Kaj lia patro laboras
cxe la posxto. Lia patro scias tiajn aferojn. Tio estas grave, alikaze
ne eblas labori cxe la posxto. Kaj krome, lia patro iam drasxadis mian
patron.
Pli da knaboj cxirkauxvenis. Ili jam ekbruas kaj ekkrias antaux ol
Marinus Klein finparolis. Nature mi tute ne plu povas rememori kion
ili diris. Mi nur ankoraux scias ke ili estis KONTRAUx mi, ke ili cxiuj
asertis mem esti vidintaj ke lia patro drasxadis mian - io kio tute
neniel imageblas vera, kompreneble - ke ili trovis ke Marinus Klein
scias pli pri plantoj ol mi. Mi malgranda agronomo ripetis mian
lekcion pri la burgxonoj, la floroj. Ankoraux ecx nun mi tro malamas la
reagon de ili pri miaj diroj por povi dramigi la scenon,
ekz. rememori la nomojn de cxiuj el ili, aux se necese elpensi, fikcii
vortojn kiujn ili versxajne uzis.
Tamen estas versxajne ke ne jam tiam mi malamis ilin. Mi timis,
memkompreneble timis, sed mi ankaux miris. Ne jam longe mi iris al
lernejo. Antaux ol mi iris al lernejo, neniam mi ludis kun aliaj
infanoj.
Cxu do jene estas? Cxu cxi tiaj do estas aliaj infanoj. Aserti ke onia
patro drasxadigxis? Cxu tiel kutimas esti?
Samon mi jam auxdis pri diversaj patroj de aliaj knaboj, kaj tiam mi
kredas, kompreneble tial ke mi ne povis kontroli. Sed nun mi certe
sciis ke ili mensogas, kaj ne mi ne komprenis kial.
Malauxskulti kiam mi disvastigas sciindajxojn? Por malinteligenteco
forpluki floretojn, cxar nesciante ke floroj nur ekestas el
burgxonoj? Kaj krome persisti ke mi malpravis? Kio el mi farigxus, se
tiuj stultuloj indiferentas pri mia vero? Se ecx Marinus Klein ne plu
obeas min?
Ecx pli da knaboj kunkolektigxis. Pli grandaj. Ili klarigis al mi ke
mi scias nenion. Cxu mi scias kio estas fikado? Cxu ne? Nu do mi ankaux
ne scias ke eblas ke elkreskas novaj floroj el senflorigita tigo.
Estis tro terure por iam povi lauxnature rememori tion kio okazis
tie. Ecx mi penu rekonstrui ion kio similas, penu skribi, des pli
penu relegi. Imagante mi vidas min tie staranta, belete vestita,
diketa, kiel mia fileto nun, kaj ankoraux same optimisma. Ili estas
malsamaj al mi, ecx alimaniere vestitaj. Cxiuj ili havas sandalojn,
pantalonetojn, nudajn genuojn kaj sportsxtrumpojn. Sed mi sola
aspektas tiel kiel la infanoj de la bildoj en la malmodernigxintaj
lernolibroj per kiuj ni lernas legi. Mi havas longajn nigrajn
sxtrumpojn kaj altajn sxuojn, kiel la lernejanoj havis en la tempo
kiam mia patrino ankoraux estis instruisto. Sxi agxas kvardek sep
jarojn, kaj jam longe ne plu kapablas percepti ke modo evoluas, ke
cxio sxangxigxas. Lernolibra knabeto mi estas. Ofte mi falas surgenuen,
truigxas la nigraj sxtrumpoj. Tiuj tiam estas riparotaj per rozkolora
aux verda lano por malinstrui al mi tion.
La malsamo inter ili kaj mi estas kompleta. Sabate vespere ili
ricevas bieron de siaj patroj, kaj foje ecx cigaredon. Ili rakontas
ke dimancxe ili rajtas kuniri al kafejo kaj al kinejo por vidi
Tom-Mix-filmon. Mi neniam estis en kinejo, kaj certe neniam en
kafejo, Ili estas, definitive, aliaj estajxoj ol mi.
Sed mi ne kapablas venki mian solon. Eble estas vera tio kion ili
asertas, eble mi ne jam eksciis ke floroj senpere povas kreski el
trancxitaj tigoj, kaj ankaux mi ne scias kio estas fikado, tio
veras. Mi ekdubas pri mia sciado.
Apud la damagxitaj plantetoj mi faligas min genuen. Mi rigardas la
tigojn kies floretoj forrompitas, sed nenion mi povas malkovri,
escepte tion ke tigofinoj jam velkigxis, sekigxis kaj brunigxis, kiel
muko. Ne sxajnas tio nova ekflorado.
Apatia mi ekhelpas Marinus-on Klein pri fosado de profunda truo en
la gxardeneto. Lumbriko suprenigxas. Marinus duonigas gxin, la du
partoj iras propran vojon.
`Tiuj per si mem rekunkreskos,' li asertas kaj mi pravigas lin
Hejme mi demandas mian patrinon cxu estas vere ke floroj ankaux
senpere el tigoj, kaj tiel plu. Ne, tio ne sencas, unue estu
burgxenoj kaj tiuj ekestas nur printempe. Oni trompis min! Oni
mistifikacxis min! Gxis, gxardeno, gxis, floroj, gxis, iluzioj!
Mi iras al subtegmentejo, sercxas florpoton kaj en gxin plantas la
blankajn fazeolojn kiujn mi gxermigis. Nokte mi faras al mi zorgojn
pri la longaj bastonoj kiujn mi bezonos por subteni la
fazeolojn. kiam tiuj plenkreskis. Mi ne havas longajn bastonojn, Sed
mi ja trovos tiujn. Marinus Klein fosu truojn en la gxardeno. Mi
kulturos miajn poprajn blankajn fazeolojn en mia popra subtegmentejo.
Cxiutage mi akvumas ilin, sed ne ili elpotigxas.
Aldonigxas al mia mizero tio ke verdire mi ecx ne estas la plej klera
knabo de la klaso, dum mi ja dezirus esti tia. Se mi estus la plej
klera klasano, tiam mian sorton kompensus almenaux io. Sed mi ne estas
la plej klera knabo de la klaso, oni nur traktas min tiel. La plej
klera knabo de la klaso nomigxas Kornelis Stokhof. Cxiam li maksimume
poentas por aritmetiko en sia raporto, kaj mi nur preskaux maksimume -
postfakte konsiderante timiga antauxsigno, sed ne jam tiam rekonita de
mi tia, felicxe, mi ecx ne povus konsoli min per revoj.
Poste mi foje rerenkontis Kornelis-on Stokhof, kaj ni
interbabilis. Tiam li profesie estis
Ludlow-kompostisto. Ludlow-kompostistoj kompostas tekstojn, mi
kredas. La plej klera knabo de la klaso eble ecx ne povus senerare
literumi 'studado' - neniam li interesigxis pri io alia ol
futbalo. Li farigxis kompostisto - amuze, cxu ne, ke libroj finfine
tamen supervenkis lin, neniu eskapas de sia sorto. Eble li pli
prikontentas sian sorton ol mi. Kiu dirus? Dependas de tio cxu la
fubala temo kiun li simpatias, venkas aux ne. Tre simple.
Mi havas lokon cxe neniu ajn futbala klubo.
Ankoraux mi volas kunludi kun ili. Sed ordinare ne estas
oportuno. Escepte tiam kiam ili povas senludglobetigi min. Mi certas
ke jam tiam mankis temoj priparoleblaj kun ili - futbalado neniom
interesis min.
Post mallonga tempo mi komprenis ke neniam mi havos lokon inter ili,
kaj mi ekkredis ke ili ligeblas al mi nur per sentigo de iom da
respekto.
Luktado ne senchavas, cxar ili pli fortas. Mi nur povas impresi ilin
per mirigo, sed kiel? Mi volas ke ili pensu miajn pensojn dum horoj,
mi volas encerbigxi en ilin kiel tumoro.
Cxu tio jam tiam celigxis?
Se jes, tiam tamen tiu celo ne tute atingigxis. Ja ili pensas pri mi,
nur nur pro jxaluzo.
Mi deziras scii pri cxio, scii pli ol ili.
Pli ol fabelojn, rakontojn el la Okdekjara Milito aux indianajn
librojn mi sxatas legi pri inventistoj kaj malkovroj.
Kiel Thomas Alva Edison, gazetportisto cxe la fervojoj, faris gravajn
eksperimentojn en sxargxvagono kiun li senpete laboratoriigis. Pri tio
kaptis lin konduktoro, kiu frapis liajn orelojn tiom forte, ke li
unuorele surdos dum la tuta resto de sia vivo. Edison! Inventonto de
la gramafonon, kiun li ecx ne povis auxskulti per pli ol unu orelo.
Foje mi demandas min cxu skribado estas io alia ol farado de gramafono neauxskultebla per pli ol unu orelo. Tiom verigxis la futuro, kiun mi prognozis por mi per la biografio de Edison. Kiel prognozi malbonan veteron, ankaux tio cxiam foje verigxas.
Mi havis kamaradon, kiu logxis inter la samaj stratoj kiel mi,
diagonale malantaux mi. Li agxas ses jarojn pli ol mi. Kamaradoj
kontraux kiuj mi ne ekkverelis cxiam estis multe pli agxaj ol mi. Mi
proponis arangxi kuprodraton inter la fenestroj de niaj
cxambroj. Tiumaniere ne povus intertelefoni aux intertelegrafi. Li
trovis tion elstara plano, sed nur mankis al li tempo
cxi-semajnon. Baldaux post tio li translogxigxis kaj mi perdis lin el la
okuloj. Nun li estas kuracisto en Hago.
Neniam mi sukcesis akiri iun por miaj planoj, neniam.
Mi ja rajtis legi pri fiziko, sed mem fari, tion miaj gepatroj
trovis multe tro dangxera. Fakte, la fiziko cxiam restis por mi aro
de bildoj: sxtalgravurajxoj, fotoj. Tuj kiam mi pretigis min mem
ekeksperimenti, tiam mia patro deprenis de mi la librojn.
`Kial vi cxiam tiom librumas! Via dorso kurbigxas, vi difektas viajn
okulojn! Ek, foje faru ion alian,' miaj patro kaj patrino hipokrite
diris. Samtiom kiom mi, ja ili scias pri kio alia por mi fareblas.
Nenio permesigxis. Ili konstruis pezegan tabuon en mi kontraux
memfarado. Mi povas horojn kovante sidadi en segxo, antaux ol mi
dentomordante ekstaras eldomigxonte por enposxtigi leteron.
Legado de libroj, ankoraux malpli gxenis ilin, sed ecx en tio ili
enmiksigxis.
Mi evoluis histerian lernemon, kiu forlasis min nur longe post mia
trideka vivjaro. Ne estis antaux tre longe ke mi interne pelanta,
legadis dum tagoj pri aferoj kiuj neniel rilatas al mi. Fulmrapide
cxion komprenante, kvazauxtrance, mi povas ensucxi informojn, kiuj
neniel utilas al mi, el kiuj mi povas formi nenion novan, kaj kiujn
mi preskaux komplete forgesas du semajnojn poste.
Dekkvarjaragxe, mia plej malgrava vivocelo estis skribi enciklopedion. Ripete mi komencis fari tion.
Cxiuj spekulativoj pri tio kia mi povintus farigxi sen kontrauxstaro, malhavas sencon, sed incitas la fantazion. Se pianoludado estus al mi mapermesita (sed male, gxi estis devigita al mi), tiam eble mi estus farigxinta suficxe bona pianisto. Aux ne.