Hejmpaĝo Esperantlingva de Laca
Tiuj ĉi paĝoj estas konstruadataj (ĉiam estos)
Ĉi
samaj paĝoj troveblas:
www.yi.com/home/GaramvolgyiLaszlo/ (la originala) - NE PLU, oni forviŝis
members.tripod.com/~Laca
warande1124.warande.ruu.nl/~laca
(dum Michiel
ne dormas kaj ne estas forvojaĝinta - dankon, Michiel!)
Ligoj al sekcioj de tiu ĉi paĝo:
Unua sekcio
Mi estas:
Mia vera nomo estas Garamvölgyi László (la lasta estas la baptonomo).
(Laca estas mia fakta hungara karesnomo, devenas de László.)
Mi loĝas en Budapeŝto, Hungario. Mi naskiĝis la tagon 1959.06.30.
Mi estas unuopa viro, vidvo.
Dua sekcio
(aktivecoj).
Mi estas komputisto. Mi laboras en ŝtata oficejo; tiel mi havas retaliron
entute.
Mi ŝatas muzikon, lingvojn, naĝi, .......
Mi estas amatora muzikisto. Mi havas grupon,
kiu ludas balkanan, ĉefe bulgaran popolmuzikon.
Duope kun Mikola Klári (foto de Antony)
ni faris originalajn E-ajn kantojn kaj kasedon.
Mi ofte troviĝas en la VEKejo
= Virtuala Esperanto-Kongresejo. Ĝi estas reta
babilejo. Puŝu tion
ĉi por rekte aliĝi tien per telnet.
Mi verkas TTT-an
aliron al la VEKejo, kiu uzas nek java-on, nek javaskripton, nur cgi-on.
Jam uzeblas, sed estos pli bona.
Mi ŝatas iri al Esperanto-renkontiĝoj. Mi estis en:
Tria sekcio
Miaj retadresoj:
e818@emerald.ksh.hu
laca@esperanto.nu
Miaj varmligoj
Aliaj VEKanoj:
Michiel
... kaj pri la aliaj vidu lian liston
Ceteraĵoj
AltaVista
DejaNews
Heuréka (hungara serĉroboto)
Altavizsla
(alia hungara serĉroboto)
soc.culture.esperanto
dalnet
Ĝisdatigita la 5an de julio, 2000.
© Garamvölgyi László 31-Jan-97,13:46:28