Novuloj: Entajpu supre vian preferatan nomon, kaj pasvorton dufoje.
Tiu nomo estos via nomo en la kongresejo. Ĉiuj ordonoj komenciĝas per "."
Utila estas ".help", ".mapo", ".legu",
".revidu", ".kiu".
Se vi unuafoje aliĝas, vi ne povos multon fari, ekzemple trairi la
diversajn ejojn. Sendu mesaĝon al "Michiel" por
promociiĝi, aŭ petu iun alian LKKanon, kiu ebligos al vi fari tion.
Uzu la ordonon ".smes" (sendu mesaĝon) por fari tion, ekzemple per:
.smes michiel mi estas novulo, bonvolu aligi min al la kongresejo
Aŭ, se ĉeestas LKKano (tio videblas per ".kiu"), simple petu lin.
Tiu ĉi versio ne estas la fina; multaj aferoj mankas. Tia estas aŭtomata refreŝigo. Tio signifas, ke vi konstante devos klakadi la "Freŝigu"-butonon (aŭ konstante paroli) por vidi, kion diras la aliaj.
Kaj ankaŭ mankas la aŭtomata forigado post iom da nenionfaro. Tial mi petas,
ke bonvole uzu la ".forir"-ordonon, kiam vi foriras.